カテゴリ:Esperanto( 10 )

Mi ŝanĝis mian nomon

Mi ŝanĝis mian esperantan nomon.
Mia sveda nomo estas Junpe, kaj mia lojbana nomo estas junpen, sed mia esperanta nomo estis Ĝumpe. Tio estas stranga.

Nun mia esperanta nomo estas Okaŭ Ĵunpe.

Eble mi ankaŭ devas ŝanĝi la adreson de tiu ĉi blogo?



Reklamoj sekvantaj ne estas skribitaj de mi. ↓
[PR]
by okawghumpe | 2010-09-23 01:15 | Esperanto

Pipi Ŝtrumpolonga en la ĵurnalo Yomiuri

Saito Minako prezentas la libron Pipi Ŝtrumpolonga en sia artikolo en la vesperĵurnalo Yomiuri en la 6: a de aŭgusto 2010. Mi tradukas.

"Mi iĝos pirato, kiam mi fariĝos plenaĝa", ŝi kriis, "ĉu vi iĝos ĝi?"

La ruĝaj haroj kaj la vizaĝo plena de lentugoj. Ŝi venis al la domo, Vilao Vilaltao en la malzorgita ĝardeno kun sia kara simio kaj valizo plena de oraj moneroj.

Pipi Ŝtrumpolonga de Astrid Lindgren estas majstroverko, kiu ĉarmis infanojn en la tuta mondo. Ŝi estas naŭjara, sed terure forta, kaj konsternas policojn, kiu provis transloĝigi ŝin al orfejo, kaj la instruiston, kiu provis lernigi al ŝi.

Ĝi probable estas parodio de infanaj libroj pri orfoj, ekzemple Paĉjo Krurolongaj, Anne de Verdaltao ktp. La simbolo estas ŝiaj ŝuoj duoble longaj kiel ŝiaj piedoj. Kiel malgrandaj ŝuoj de Cindrulino simbolas, knabina libero estis limigata. Sed Pipi diras: ĉi-maniere mi povas movigi piedfingrojn. Grandaj ŝuoj estas simbolo de libero.

Sed agnoskiĝas, ke la plej forta knabino en la mondo havas sian enajn negativajn flankojn. En la fina kapitro Pipi donas al Tomi kaj Anjo, kiuj loĝas en la proksima domo, pistolojn, kiujn ŝi trovis en la mansardo, kiel donacojn. La gefratoj iras hejmen kun sia patro, kiu venis por kunporti ilin hejmen. Pipi, kun en pistolo en mano kaj glavo en la alia mano, krias al ili,: "Mi iĝos pirato, kiam mi fariĝos plenaĝa", ŝi kriis, "ĉu vi iĝos ĝi?"

Ĉu nur ŝerce?

Ŝia patrino mortis, kiam ŝi estis infaneto, kaj ŝia patro malaperis dum ŝtormo. Sed Pipi kredas, ke li flosis kaj atingis insulon kaj tie fariĝis reĝo.

Ŝi ne havas admonantajn gepatrojn. Ŝi ne iras al lernejo. Ŝi surprizas plenkreskulojn kun siaj agadoj. Ŝi eble estas figuro kiu fariĝis de infana sonĝoj, sed el la plenkreskula vidpunkto ŝi estas mensogema infano kiu ne konvenas al la socio.

La repliko "Mi iĝos pirato" malkovrigas ŝian solecon kaj iometan malamon al
la mondo. Ŝi ŝajne eĉ agitas kaj diras "Vi kune batalu!" Soleco de la plej forta knabino troviĝas en la fina kvazaŭ malgaja sceno.

Eble jes. Eble ŝi sentas solecon kaj malamas la mondon, kiam ŝi krias "mi fariĝos pirato", kvankam mi ne opiniis tion.

Ĝojigas min ke vi skribas: sed el plenkreskula vidpunkto ŝi estas mensogema infano kiu ne konvenas al la socio.

Mi dankas vin pro ke vi prezentas Pipi en la ĵurnalo Jomiuri.

Kiam mi aŭdas iun paroli pri Pipi, mi sentas la ekzisto de Pipi en la nuno.
Tio ĝoiigas min.

Mi pensas ankaŭ: Mi estas feliĉa, pro ke mi parolas la svedan.
Jes, mi parolas ĝin, kiun Pipi parolas.

Kiel forte mi sopiris lerni la svedan antaŭ pli ol dek jaroj.
Kiel mi sopiris aŭdi Astrid Lindgren paroli.

Kia bonŝanco, ke mi povis lerni ĝin.

Kondiĉo pro mia feliĉo.

Nun mi ree havas tempon lerni ĝin. Tion mi ne povis fari, kiam mi laboris tuttempe.



以下の広告は私の文章ではありません。↓
[PR]
by okawghumpe | 2010-08-11 09:46 | Esperanto

Kjogen

En la 5a kaj la 6a de junio 2010 okazos la 58a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo en la urbo Nara, kaj en la 5a, la rondo en Ikeda prezentos dramon en la japana "kjogen"-a stilo.

Mi unuafoje aŭskultis ekzercon de la dramo hieraŭ, kaj ĝi estis mirinda.

Mi ne aŭskultis iujn dramojn de "kjogen" eĉ japane (kvakam mi estas japano). La stilo de la japana lingvo en tiaj dramoj estas malnova kaj malfacila.

Sed en Esperanto mi povis kompreni, kion homoj diras en la dramo.

Facile komprenebla traduko eble ne havas originalajn japanajn ĉiujn nuancojn. Sed mi opinias, ke la plej grave estas, ke oni povas kompreni grandparton de tio, kion homoj diras.

Estas kortuŝe, povi kompreni dramojn de fremdaj kulturoj Esperante. (Mi mem estas kiel fremdulo, rilate al la malnova japana kulturo.)

"Kjogen" litere signifas "freneza parolo", kaj estas komedio.
[PR]
by okawghumpe | 2010-05-30 09:02 | Esperanto

Mi pensis baniĝante

Mi marŝu, malgraŭ ĉio.
La situacio eble ŝanĝiĝos dum mi marŝas.
[PR]
by okawghumpe | 2010-04-05 02:51 | Esperanto

Poemo de Suzuki Yukiko

ブージー・クラクションの鈴木さんの詩(三月三日付け)。エスペラント版。(許可済み。)
Jen estas poemo de Suzuki Yukiko kiun ŝi skribis en sia blogo je la 3a de mars. Mi tradukis. http://www.bugycraxone.com/diary/suzuki/

#1

Iru tien kien vi volas
eĉ sen iu ajn publiko,
eĉ sen iu ajn kiu rimarkas vin.
Ĉiuj iru tien kien vi volas.

Eble sekrete
aŭ ridetante
aŭ 3 sekundojn
aŭ fremdan landon...

"Ho, gajege!" diri poste kaj
rampi en la liton,
tion mi ŝatas.

Ĉiuj iru tien kien vi volas.
Iru tien kien vi volas.
[PR]
by okawghumpe | 2010-03-23 22:35 | Esperanto

Kion mi povas fari?

Diogeno, senhejma filozofo en Grekio, loĝis en barelo.
Kiam Korinto, greka urbo, minaciĝis kun sieĝo de Filipo, reĝo de Mekedonio, kaj ĉiuj loĝantoj okupate faris agadojn, unu ŝlifis siajn armilojn, kaj unu portis kaj kolektis ŝtonojn, kaj unu pretigas la muron, kaj Diogeno vidis tion, do li rapide kolektis sian mantelojn kaj avidege rulis sian barelon tien kaj reen sur la stratoj. Kiam oni demandis lin kial li faris tion, li respondis: ankaŭ mi okupiĝas kaj rulas mian barelon. Mi devas ne esti sola libera marŝanto inter tiel multaj laboremaj homoj.

Johannes Climacus aŭ Søren Kierkegaard pluigis:
Tia konduto almenaŭ ne estas sofista, se Aristoteles ĵuste klarigas ke la sofista maniero estas tio, kun kiu oni lukras monon. Tia konduto almenaŭ ne povas miskomprenigi iun, ĉar estas nepenseble, ke iu rigardos Diogenon kiel la urban savanton kaj bonfaranton.
(El Filozoferoj de Johannes Climacus / Søren Kierkegaard)

Diogeno devegis ruli sian barelon.
Mi volus ruli barelon kune.

Itimura Misako ekkuŝis kaj elmontris kometojn, kiel Diogeno rulas la barelon.

Oni antaŭenpuŝas planlingvojn kaj partoprenas en civilaj movadoj, kvazaŭ kiel Diogeno rulas la barelon.

Mi volas ĉe la sama flanko kiel Diogeno.

Lastjare 1050 afganaj infanoj estis murditaj ĉefe de la usona armeo.
La nombro estas sensignifa kiam temas pri unuopaj vivoj, sed ĝi verŝajne signifas ke estas sufiĉe generale murdiĝi.
Kial ili estas mortintaj kaj mi vivas, tion mi ne komprenas.

Mi volas esti ĉe la sama flanko kiel la murdiĝitaj infanoj.
[PR]
by okawghumpe | 2010-03-22 09:42 | Esperanto

Nun

Estas malvarme.

Kaj mi estas malriĉa.
[PR]
by OkawGhumpe | 2010-02-06 23:01 | Esperanto

Mi ne scias

Mi ne scias se Esperanto vere povos forigi la lingvajn diskriminaciojn.
Mi ne certas se uzi Esperanton ĉi tie helpos iu maniere.
Mi ne scias se miaj pentraĵoj havas valoron en la socio.
Mi ne certas se mi povas helpi aliajn homojn iu maniere.


Miaj verkoj
[PR]
by OkawGhumpe | 2010-01-31 13:37 | Esperanto

Neniam, neniam

Jen poemo de Akikaŭa Jumi. La titolo estas "Neniam, neniam". Tradukita de mi.

En la vivoj de ĉiuj homoj
ili verŝajne estas egale feliĉaj

kiam ili estas junaj
Nur kiam ili estas junaj
Feliĉo devas esti la juneco
kiun oni facile forĵetas post la uzo

Junaj amikoj, vi ne jam estas iuj ajn
Vi povas fariĝi kio ajn

Ne fariĝu soldatoj
neniam, neniam
[PR]
by OkawGhumpe | 2010-01-23 22:25 | Esperanto

La vivo kun arto

Mi volas esti pentristo kaj vivi por la arto. Estu vigla! La arto ĉiam estas amuza.
[PR]
by OkawGhumpe | 2010-01-18 01:01 | Esperanto