人気ブログランキング | 話題のタグを見る

Kjogen

En la 5a kaj la 6a de junio 2010 okazos la 58a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo en la urbo Nara, kaj en la 5a, la rondo en Ikeda prezentos dramon en la japana "kjogen"-a stilo.

Mi unuafoje aŭskultis ekzercon de la dramo hieraŭ, kaj ĝi estis mirinda.

Mi ne aŭskultis iujn dramojn de "kjogen" eĉ japane (kvakam mi estas japano). La stilo de la japana lingvo en tiaj dramoj estas malnova kaj malfacila.

Sed en Esperanto mi povis kompreni, kion homoj diras en la dramo.

Facile komprenebla traduko eble ne havas originalajn japanajn ĉiujn nuancojn. Sed mi opinias, ke la plej grave estas, ke oni povas kompreni grandparton de tio, kion homoj diras.

Estas kortuŝe, povi kompreni dramojn de fremdaj kulturoj Esperante. (Mi mem estas kiel fremdulo, rilate al la malnova japana kulturo.)

"Kjogen" litere signifas "freneza parolo", kaj estas komedio.
by okawghumpe | 2010-05-30 09:02 | Esperanto
<< 大阪北教会にてシモーヌ・ヴェイ... 池田エスペラント会の狂言 >>